Verki por MONATOMONATO tre bonvenigas kontribuojn de siaj legantoj. Antaŭ ol ekverki, bonvolu legi la jenajn bazajn regulojn:
Kien sendi la manuskriptojn?Manuskriptojn por MONATO vi sendu rekte al ĝiaj redaktoroj per retpoŝto. Vi povas trovi la adresojn de la redaktoroj en kiu ajn numero de MONATO, kutime en paĝo 2, kaj en la adresaro. Sendu la tekston en ordinara retmesaĝo, do ne kiel DOC-, PDF-, ODT-, SXW- aŭ alian aldonaĵon. Registritaj kunlaborantoj povas sendi siajn kontribuojn rekte al la redaktoro per nia teksto-kontrolilo. Kune kun la unua manuskripto la aŭtoro sendu sian portretfoton, kaj malgrandan du-tri-linian priskribon pri si mem. Jen kelkaj specimenaj sinprezentoj de kunlaborantoj de MONATO. Kiel verki la manuskriptojn?Vi uzu unikodon (ĉiuĵaŭde) aŭ la ikso-surogaton (cxiujxauxde). Ne uzu la butonojn de via poŝtoprogramo por indiki kursivigojn kaj dikigojn, sed la jenajn simplajn kodojn:
...
Pliajn detalojn vi trovas en la teknika konvenciaro de MONATO, kie eblas trovi ankaŭ ĉion necesan por pli kompleksaj tekstoj (ekzemple tabeloj, neaskiaj literoj ktp.). Frazoj ne enhavu pli ol 30 vortojn. Evitu komojn kaj punktokomojn, sed prefere komencu novan frazon. Alineoj ne estu pli longaj ol 150-vortaj. FotojSe iel eble la kontribuantoj bonvolu aldoni fotojn en .JPG-formo aŭ .TIFF-formo. Plej ofte en la fotilo oni povas agordi la distingivon de la fotoj. Elektu „alta” aŭ „granda” aŭ „fajna”. Do ju pli granda la formato de la bildo, des pli bone. Tro grandan bildon la grafikisto povas malgrandigi, sed tro malgrandan li ne povas grandigi sen perdo de kvalito. Sendi tiel grandajn dosierojn ne ĉiam eblas per retpoŝto. Por sendi ilin vi iru al https://monato.wetransfer.com kaj sendu de tie (noto: tiu vojo ne funkcias el Rusio kaj Belorusio). Pliajn donitaĵojn pri ilustraĵoj vi trovos en nia rubriko fotoj. HonorarioSe kontribuanto ne estas abonanto, li/ŝi ricevas bitan version de la numero en kiu aperis lia/ŝia artikolo. Post kiam tri artikoloj estos publikigitaj, li/ŝi povas peti kunlaborkontrakton, kiu i.a. fiksas (modestan) honorarion. La alteco dependas de pluraj faktoroj, kiel lingva kaj ĵurnalisma lerto kaj la apliko de la ĉi-supre priskribitaj konvencioj.
|