Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Post Babelo estu lingvo monda, sed kulture eŭropa

Tion la kristana Dio, sendube la plej potenca, estus povinta diri en la biblia ĉapitro pri la babela turo, sed mi ne trovis tiun aserton, kiun esperantistoj pretervole praktikas de jarcento. Tie, en ĉapitro 11a de Genezo, oni priskribas nur la bonan originalan staton, al kiu Esperanto provas revenigi la homojn: 1. Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.

Tragoloj kaj durioj

Verkoj, kiel tiuj de Yohanes Manhitu provas korekti la malekvilibron. La afero ne estas facila por eŭropano kiel mi, kiu abrupte trovas sin trempita en la indonezia socio kun strangaj bestoj kaj strangaj arboj. Ekzemple „Elefanto batalas kontraŭ elefanto, mortas tragolo en la mezo”. La ĝenerala senco estas klara „Kiam potenculoj batalas, ne enmiksiĝu”, sed kio estas tragolo? Temas pri kuniklo-granda hufulo, pri kiu, se vi estas lerta ĉasisto, vi povas trovi eĉ en Vikipedio paĝon. Tamen por trovi ĝin, vi devas serĉi la nomon en la latinscienca: Tragulus. Ne estas alia vojo. Tragoloj bone kaŝas sin. 1

Por festi vian trovon vi povas citi alian indonezian proverbon „Mi trovis falintan durion”, alivorte „Mi havis grandan bonŝancon”, ĉar durio, pli facile trovebla en Vikipedio, estas manĝebla ovoforma fruktego, kies ĉirkaŭo povas atingi ĝis 40 centimetrojn. Vi eble ne konas ĝin, sed en sud-orienta Azio ĝi estas konsiderata la reĝo de la fruktoj.

Kaj tiel vagante de unu proverbo al la alia, kaj en la libro estas 1000 indoneziaj proverboj, vi konatiĝas kun la lando, la vivo, la domoj, la festoj kaj la kredoj de ĉi tiu 200-miliona parolantaro de la indonezia inter denaskaj parolantoj kaj dualingvaj parolantoj. Kelkaj proverboj estas facile kompareblaj kun eŭropaj proverboj, ekzemple „Estas akvo, estas fiŝoj” pensigas pri la zamenhofa „Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas” kaj „Nigra koko flugas nokte” kongruas kun la diro en kelkaj eŭropaj lingvoj „Nokte ĉiuj katoj estas nigraj”, sed por kompreni aliajn oni devas atente legi aldone al la laŭvorta traduko klarigojn de la aŭtoro, ekzemple „Se estas rizo, metu ĝin en rizon”, kies signifo estas „Se vi havas sekreton bone kaŝu ĝin” (metante ĝin tien, kie oni ne rimarkos ĝin) aŭ „Kokido ligita estis kaptita de aglo”, kion oni uzas por komenti la forfuĝon de edzino kun nova partnero.

Ankaŭ latinaj

Bonŝance por ĉiuj 1000 proverboj la verkinto donis la tradukon kaj la signifon. Sed li faris ion kroman, kio estos utila por multaj eŭropanoj. Li aldonis liston de latinaj eldiroj kaj terminoj kun indoneziaj kaj esperantaj tradukoj. Finfine estos eble diri en Esperanto urbi et orbia fortiori en maniero komprenebla al ĉiuj. La dua aldonaĵo kun du-paĝa proverbaro trilingva (indonezia-davana-esperanta) estas ĉefe utila al lingvistoj, kiuj volas esplori lingvojn de malplimultoj en Indonezio. La davana estas lingvo parolata en Orienta Timoro kaj kara al la aŭtoro, kiu aperigis multajn poemojn en ĝi.

Estas oportune diri kelkajn vortojn ankaŭ pri la aŭtoro, kiu estas profunda esperantisto trempita en amaso da lingvoj. Pensu nur, ke lia elementa lernejo uzis la tetuman kaj la portugalan (eble la nomo Timoro vekas ion en via memoro), la gimnazio la indonezian, kaj en la universitato la aŭtoro studis anglan literaturon. Nun li laboras kiel lingvoinstruisto kaj tradukisto.

Ekstreme favora

Mia juĝo pri la libro estas ekstreme favora, kaj mi esperas, ke similaj verkoj aperos ankaŭ pri proverboj de aliaj aziaj kaj afrikaj lingvoj, ĉar sub la malsamaj kulturaj kovriloj (indonezianoj parolas pri rizo kaj la eŭropa proverbaro de Zamenhof pri pano) oni malkovras, ke homoj estas ĉiuj kaj ĉie egalaj kun samaj zorgoj, samaj amoj kaj malamoj, samaj bonoj kaj malbonoj, kaj do tiuj, kiuj provas kredigi al ni, ke ekzistas popoloj elektitaj, gvidaj popoloj kaj gvidataj – ankoraŭ evoluontaj popoloj, simple mensogas por sia profito. Homoj estas samaj, kaj mi mem ne povas trovi kernajn malsamecojn inter indonezia aŭ itala kamparano kaj eŭropaj elituloj. Kaj, kiam temas pri gravaj homaj valoroj – helpemo al aliaj homoj, ĝentila kunvivado, prizorgo de malfortuloj – nekleraj kamparanoj ofte superas la superklerajn gvidantojn.

Renato CORSETTI
1. PIV difinas tragolon jene: genro (Tragulus) de tre malgrandaj parhufuloj, vivantaj en suda kaj sudorienta Azio, ne tre parencaj al la ceteraj parhufuloj. (red.)
Yohanes Manhitu: Indonezia-Esperanta Proverbaro. Eldonejo Libera, Antverpeno, 2022. 97 paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-20