LeterojNe universala (2)Mi kompreneble bonvenigas la laŭdindan zorgon de Brian Moon pri la intereso je artikoloj aperintaj en (MONATO 2022/12, p. 3). Kaj neniel neus lian rajton opinii. Tamen, la demandon „Kiom tio interesas la ĝeneralan legantaron de MONATO, kiu ne estas majoritate katolika kaj grandparte eĉ ne kristana?” mi trovas sufiĉe stranga. Laŭ tia rezonado, artikolo pri japanaj arto aŭ kutimoj ne estus interesa por la legantaro, majoritate nejapana kaj eĉ neazia; artikolo pri bizaraj filatelaĵoj estus interesa nur por manpleno da legantoj, kiuj majoritate ne estas kolektistoj, do ne meritus aperigon; artikolo pri veganismo ne meritus legadon, ĉar la plimulto da legantoj ŝatas manĝi viandon ... Se diri la veron, mi dezirus vidi pli bone elpensitan argumenton. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. .Alberto GARCÍA FUMERO
Kubo
|