Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĝustamezure de via nostalgio!

Se, kiel mi, la kara leganto jam marŝas sur ĉi tiu planedo de pli ol kvindek jaroj, do vi certe memoras pri tempo, kiam homoj estis pli feliĉaj: ĉar la mondaj problemoj ne atingis nin tiel frape aŭ rapide kiel nun, kiam ĉieĉeesta interreto distras nin, ŝokante per teruraj bildoj kaj noticoj. (Sed ni ne estu naivaj: kompreneble antaŭ 50 jaroj la mondaj problemoj estis samaj, aŭ eĉ pli gravaj ol la nunaj, sed ili malfacile atingis nin.) Ni ja ne vivis ĉiumomente fikse distrataj, rigardantaj la ekranojn de niaj poŝtelefonoj, kaj nia vivo ne pasis inter memeo kaj videaĵo pri katoj. Ĉu vi memoras tiun tempon?

La vivo, kvankam pli mallarĝa, ne estis kvazaŭ virtuala, kaj ĉio, kion ni trapasis, estis reala; tio, kion ni vivis, ne fariĝis bildo en Instagramo. Fakte, ni ja estis pli liberaj, kaj tiu libereco donis al ni ĉiuj pli da tempo por ĝui la etajn plezurojn de ordinara vivo tiam disponeblajn al ni, kiel, ekzemple, sidiĝi ie ajn – eble en nia propra ĉambro – kaj simple aŭskulti muzikon, nur aŭskulti ĝin, aŭdi kanzonojn ne kiel sonfonon de jutubaj videoj. Kiam vi faris tion, lastatempe? Aŭ, se vi estas legemulo, kiam vi distriĝis per legado de bildstrioj, fotonoveloj (ĉu vi memoras ilin?) aŭ amromanoj, kiuj kondukis nin tra novaj sentoj kaj novaj lokoj, fasonitaj nur de nia imagopovo – kiam vi legis tiujn samtempe kortuŝajn kaj leĝerajn tekstojn?

Se vi, kara leganto, almenaŭ ridetis, legante la du suprajn alineojn, do la ĉi-foje recenzata verko estas je la ĝusta mezuro de via nostalgio, ĉar, kredu min, ĝuste tion mi sentis tra legado de Bunsun kaj Aiko – Rememore al mia unua amo, kies kvina (jes, kvina!) eldono ĵus estis lanĉita de Korea Esperanto-Asocio.

Perleto en nia literaturo

Tiu amnovelo, ĉar ne sufiĉe longa, por ke oni konsideru ĝin romano, estas vera perl(et)o en nia literaturo, ĉar, kaj tio ne ĉiam okazas, jen verko, kies titolo plene kongruas al la enhavo, kaj en kiu la aŭtoro plenumas tion, kion li promesas: komencante en la 70aj jaroj, la novelo rakontas la malfacilecojn de amrilato inter koreo kaj japanino kore-devena, kun ĉiuj problemoj venantaj el la tikla rilato inter la du popoloj. Rilato ja tikla, sed feliĉe nur skizita, kio ebligas, ke la rakontado mem ne iĝu sociohistoria debato, sed tenu sin en la kadro de amnovelo, en kiu la scenoj estas plej ofte priskribitaj kun tiom da priskriba realismo, ke oni kvazaŭ sentas sin leganta pratempan fotonovelon.

Komparo al fotonoveloj ne estas hazarda: kvankam la tuta rakonto temas pri amo nekonkretiĝinta (same kiel tiu, kiun vi mem jam vivis, ĉu? Jes, tiu mem, pri kiu vi ankoraŭ memoras kaj ekploras ...), estas leĝereco en ĝi, kiu ne igas ĝian legadon io turmenta. Fakte, la nostalgia sento ĉie kaj ĉiam regas nin: sento speciale grava, kiam ni, geesperantistoj, rimarkas, ke tiu amo estis plene nutrata per amleteroj. Tio certe tuŝas nin: almenaŭ tiujn, kiuj antaŭe atendis eĉ monatojn por ricevi leterojn el geamikoj vivantaj en malproksimaj landoj, kie oni ne povis esperi iam viziti. (Se vi estas unu el tiuj, kredu min: post legado de Bunsun kaj Aiko, certe vi trafos deziron relegi iujn el la tiamaj leteroj, iom sekrete konservitaj en iu skatolo ie.)

Kaj jen io, kio povas fariĝi problemo por malpli aĝaj legantoj: kvankam la libro estas bonega legaĵo, precipe ĉar, pro la lingva nivelo, ĝi estas plene taŭga por ĵusbakitoj aŭ progresemuloj, mi konfesas ne scii, kian efekton ĝi povas kaŭzi sur junuloj, kiuj ne scias, kio estas poŝtmarkoj, poŝtkartoj aŭ paperaj leteroj. Ĉiuokaze, mi finas, dirante, ke delonge mi, sperta recenzisto, ne finis libro-legadon kun pli da sentoj ol pensoj pri la teksto, nek kun tiom malpeza koro.

Fernando PITA
Cho Sung Ho: Bunsun kaj Aiko – Rememore al mia unua amo. Eld. Korea Esperanto-Asocio, Seulo, 2024. 108 paĝoj. Broŝuro. ISBN 978-89-87281-56-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.