ArtoMUZIKOAlbumeto ne-aplombaPli-malpli 40 jarojn jam, Martin Wiese (kun)faras originalan rokmuzikon en Esperanto. Li kontribuis al pecoj de la grupo Amplifiki, poste fariĝis ĉefkantisto kaj gitaristo de Persone (ekde 1986), kaj en 2007 fondis sian propran grupon Martin & la talpoj, post kiam Persone ne pluaktivis. Por verki tiun ĉi recenzon, mi observis la evoluon de la muziko al kiu kontribuis Martin. Al la komuna heredaĵo de Esperanta rokmuziko apartenas jam pluraj kantoj de Amplifiki (Tute ne gravas, Sola) kaj Persone (Ĉu vi pentas, Amanda, Povus esti simple, Reĝoj de cindro, Liza pentras bildojn, ...). Martin & la talpoj aldonis al la listo jam minimume: La princino, Superbazaro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Lode Van de VELDE
Vestiĝoj de Martin & la talpoj, Vinilkosmo, 2023.
|