MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

D. R. KONGO

Vojo al ĥaosa voĉdonado

La nunaj regantoj en Demokratia Respubliko Kongo potenciĝis en neklara kunteksto. Laŭ pluraj fontoj Martin Fayulu gajnis la prezidentajn elektojn de 2018. Joseph Kabila, la eksiĝinta prezidento, volis tamen konservi sian potencon post sia foriro. Li, profitante de regado super la elekta komisiono, favoris Felix Tshisekedi, la nunan prezidenton. La alianco inter la du lastaj politikistoj poste rompiĝis.

Luktado por demokratio

Estas rimarkinde, ke la nuna politika partio ĉe la povo, Demokratia Unio por Socia Progreso (UDPS), batalis dum 37 jaroj, por ke vera demokratio kaj jura ŝtato estu starigitaj en Demokratia Respubliko Kongo, komence kun Étienne Tshisekedi kaj poste kun lia filo, la nuna prezidento. La plimulto de la konganoj akompanis la luktadon de UDPS por la apero de jura ŝtato, kaj pluraj el ili tiel mortis dum la 32-jara regado de Mobutu kaj la 18-jara regado de Joseph Kabila.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jean Bosco MALANDA
Demokratia Respubliko Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Bosco Malanda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-14