Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kompreni migradon

En sia interesa analizo de homaj migradoj (MONATO 2023/8-9, p. 25) Nikita Pimenov asertas, ke la kaŭzoj de migrado ne estas nur ekonomiaj kaj ke oni ne nepre migras de malriĉa lando al riĉa. Sed ĉu troveblas en la homa historio iu ajn okazo de libervola migrado grandkvanta de riĉa lando al malriĉa?

Ŝajnas, ke estiĝis konfuzo inter du grave malsamaj aspektoj de la afero: kial entute okazis/okazas amasa migrado al tiu aŭ alia lando, kaj kial la migrintoj venas el specifaj originlandoj. La kolonia pasinteco ja klarigas, kial estas pakistananoj en Britio kaj magrebanoj en Francio, sed tio nenion diras pri la bezono de Britio kaj Francio akcepti enmigrantojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Brian MOON
Luksemburgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-01