LibrojBrutala liberigo de pasintecoLa nova libro de la konata ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä ĵus aperinta ĉe la novjorka eldonejo Mondial malgraŭ sia relative malgranda formato forte impresas kaj „frapas” onin ekde la unua paĝo, verŝajne ĉar temas pri la sorto de homoj, kiuj loĝas tute proksime al multaj el niaj legantoj – en la belega kaj neforgeseble pitoreska orient-eŭropa lando Ukrainio. Nur naŭ malgrandaj rakontoj. La aŭtoro lerte ne nur prezentas la historiojn de la intervjuitaj homoj, kiujn li renkontis dum sia vojaĝo al Ukrainio, sed paralele priskribas la modernan historion de la lando. Tiu priskribo eble estas farita iom skize, sed sufiĉe detale por komprenigi, kio okazis kaj nun okazas en tiu parto de Orienta Eŭropo. La eventoj ekas per la eksplodo en ĉernobila nuklea centralo en 1986 kaj daŭras tra la oranĝkolora revolucio de 2004 kaj sekvas tra alia revolucio en 2014, la poste triumfa elekto de Volodimir Zelenskij kiel prezidanto, kaj ĝis la terura rusia invado en 2022. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alexander MIKISHEV
Kalle Kniivilä: Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio. Eld. Mondial, Novjorko, 2023. 170 paĝoj. ISBN 978-1-59569-452-2.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|