LeterojSignolingvo (2)Mi ne komprenas, kiel „gestolingvo” povas esti ofenda (MONATO 2023/08-09, p. 20). Kiel angla parolanto mi ofte diras „signolingvo” (sign language) kaj kiel germanparolanto mi uzas „gestolingvo” (Gebärdensprache). La signolingvo certe estas aro da gestoj same kiel parolata lingvo estas aro da sonoj. (Ĉu mi menciu, ke dum tri jaroj mi faris kurson pri ASL, American Sign Language?) Detlef KARTHAUS
Kanado
|