El diplomatia vidpunktoMALIOĈu nesimetria konflikto?La 30an de junio 2023 la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuanime aprobis rezolucion 2690 (2023), surbaze de kiu membroj de la pacmisio, ĝenerale konata sub la angla mallongigo MINUSMA 2, komencos retiriĝi el la teritorio de la ŝtato Malio. Plejparto de la diplomataj kaj politikaj analizistoj timas, ke la retiriĝo de la trupoj de tiu pacmisio estigos novan malstabilecon en Malio, en kiu baraktas tuaregoj kaj ĝihadismaj ribeloj. Kio efektive okazas en tiu afrika lando, kiu laŭ la areo estas la 23e plej granda lando de la mondo? Jen kelkaj personaj analizaj pensoj kaj mallongaj diplomatiaj konsideroj. Aktuala situacioMalio estas evolulando, kiu akiris sian sendependecon de Francio en 1960 kaj ekde tiu jaro membras en UN. La plimulto de la malia loĝantaro vivas en ekstrema malriĉeco, ne havas aliron al instruado kaj dungado. Ĝiaj ĉefaj internaj problemoj inkludas malstabilajn kaj malfortajn registarstrukturojn, altajn nivelojn de koruptado, ribelajn aktivaĵojn de tuaregoj, armitan konflikton, organizitan krimon, perforton, streĉitecojn inter etnoj, humanitaran krizon ktp. Kompreneble, ankaŭ la kolonia pasinteco havas sian malfavoran influon al la nuna politika kaj ekonomia disvolviĝoj de la ŝtato, same kiel iuj aliaj landoj kaj diversaj internaciaj kompanioj, kiuj provas influi la eventojn en diversaj regionoj de Malio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|