LeterojSignolingvo (3)La ideo, ke „gestolingvo” povas esti iel pli ofenda ol „signolingvo”, certe fontas el interlingva miskompreno. La signifokampoj de esperantaj „signo” kaj „gesto” ne identas kun tiuj de anglaj „sign” kaj „gesture”. En Esperanto, laŭ la baza signifo de „signo” (PIV: Io sensebla, kio per ia natura aŭ konvencia rilato elvokas en la menso ideon pri alia afero), ĉiu lingvo konsistas laŭdifine el signoj – ĉu parolaj, ĉu skribaj, ĉu ... gestaj. La redakcio de MONATO tute prave decidis, ke la preferinda termino estas „gestolingvo”. Brian MOON
Luksemburgio
|