LibrojLumo sur mallumaj agojĈu temas pri Nord- aŭ Sud-Ameriko, Aŭstralio, Nov-Zelando, suda Afriko, Barato, pacifikaj insuloj aŭ aliaj mondopartoj, la historio de la lastaj jarcentoj havis komunajn temojn. Eŭropaj potencoj invadis, ignoris aŭ subpremis la loĝantojn, deklaris la teron sia kaj laŭeble ekspluatis la resursojn. Kaj en diversaj gradoj la indiĝenoj reagis violente: ili „ribelis” (el eŭropa vidpunkto) aŭ, el propra vidpunkto, provis reakiri sian liberecon. Aperis libro, kiu ĵetas lumon sur „ribelon” de kanadaj indiĝenoj en la provincoj Saskaĉevano kaj Alberto en 1885. Kvankam la triba ĉefo Granda Urso donis sian nomon al la verko, li estas relative pala figuro, kiu aperas nur de tempo al tempo kaj ne ĉiam estas respondeca pri la agoj de siaj tribanoj. La plej impona rolanto estas nomata Vaganta Spirito, la militinstiganto, kiu vortumis la celon de la ribelo: „La Kompanio 1 vendis ĉi tiun landon [tiel! – devus esti „teron”] al la Granda Ĉefino 2, kaj ĝi ricevis monon kontraŭ la lando. Kial ili faris tion? Ĉi tiu lando apartenas al ni. La Kompanio ne posedis ĝin. Sed ili estas riĉa[j] ĉar ili ricevis monon por io kio ne apartenas al ili ... Ofte ni ne havas sufiĉe por manĝi. Do ni reprenis la landon, kaj kiam ni vendos ĝin al la Longaj Tranĉiloj (la usonanoj) la mono iros al ni, ne al la Kompanio” (p. 61) La plano estis alianciĝi kun usonanoj kontraŭ la kanadanoj. Do temis ankaŭ pri „ŝtatperfido”. Alia indiĝeno de la kirisa tribo esprimis nostalgion por la antaŭeŭropa tempo: „Tio estis bona tempo, vivo estis bona! La bizonoj estis kiel herbo sur la stepo, kaj oni ne povis dormi kun la orelo sur la tero pro la bruo de ties hufoj ... La bizonoj jam foriris, ĉiuj iris al la Sablaj Montetoj [mortis]. Ankaŭ la viroj, la viroj sekvis ilin. Restas nur kelkaj maljunuloj de la kirisoj!” (p. 121) Fidinda raportoLa veraj profitantoj de tiu invado sidis en oficejoj en iu granda urbo aŭ eble en Londono mem. La blankuloj, kiuj vivis tuj apud la indiĝenoj por instrui civilizajn morojn al ili – pastroj, komercistoj, esploristoj, policistoj – estis la viktimoj de la indiĝena ribelo. Kaj la aŭtoro Cameron, kiu mem tre aktivis en la eventoj, dum kelka tempo kiel ostaĝo en kaptiteco, ŝajnas relative fidinda raportanto malgraŭ kelkaj frazoj, kiujn oni ne skribus hodiaŭ (se oni ne estas senkaŝa rasisto): „Indiano, ĝenerale, estas nur granda infano ... la denaska krueleco de la sovaĝulo” (p. 27-28) Sed Cameron kapablis skribi alimaniere pri „la ruĝa viro” (kelkaj savis lian vivon): „La ruĝa viro estas ĉarma – lia farbo, liaj plumoj, lia simpleco, lia denaska oratoreco, lia senrespondeco, eĉ lia malpureco, kaj en la fumo de tiaj tendum-fajroj, la nigrigitaj stangoj de liaj moveblaj hejmoj, la vasteco kaj majesto de lia natura lando ” (p. 144) „La kruelaj sovaĝuloj” masakris dekon da blankuloj ĉe fortikaĵo apud Frog Lake (Rana Lago). La neevitebla alveno de soldatoj kaj pendumado de serio da indiĝenoj, inter ili Vaganta Spirito, metas finon al la rakonto. La tradukoEvidente la tradukinto Bruce Arthur dediĉis multe da laboro al sia tasko (li eĉ aldonis apendice liston da esprimoj en la kirisa lingvo). Li ja sukcesas prezenti al ni tragedion, pri kiu probable malmultaj homoj ekster Kanado ion scias. Foje la fadeno de la rakonto preskaŭ malaperas pro listoj da nomoj de partoprenantoj kaj aliaj memoraĵoj, sed pri tio ne kulpas la tradukinto. Sed – ho ve! – svarmas malĝustaj verbotensoj kaj aliaj malglataĵoj. Se la libro estus korektebla en bita formo, mi tre konsilus al Bruce Arthur konsulti iun kompetentan pri nia gramatiko. Trevor STEELE
1. Hudson Bay Company2. Reĝino Viktoria de Britio. Kanado estis parto de la Brita Imperio.William Bleasdell Cameron: La Milita Vojo de Granda Urso. El la angla tradukis Bruce D. Arthur. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2022. 178 paĝoj. Bitlibro.Por mendi, iru al la Retbutiko. |