Moderna vivoSPORTOKenjo gajnas duoble en la plej malnova maratono de EŭropoLa internacia pacmaratono en la kultur-historia slovaka urbo Košice estas la plej malnova en Eŭropo. Ĝi okazas ĉiam la unuan dimanĉon de oktobro. La unuan oni planis antaŭ precize 100 jaroj. La maratonon de 2023 partoprenis 16 831 kurantoj el 59 landoj. La kenjano Cherop Philemon Rono venkis kun rekorda tempo de 2 horoj, 6 minutoj kaj 55 sekundoj. Li ricevis premion de 20 000 eŭroj. En la grupo de virinoj venkis lia samlandanino, Jackline Cherono, kun tempo de 2 horoj, 24 minutoj kaj 43 sekundoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|