Moderna vivoKOREIOMalaperintaj bebojLa tuta lando estis ŝokita en junio de 2023, kiam la polico anoncis, ke ĝi trovis du bebajn kadavrojn en la frostujo de urba apartamento. Laŭ la raporto la beboj estis mortigitaj de sia propra patrino tuj post la naskiĝoj antaŭ kvar kaj kvin jaroj respektive, kaj la kadavroj envolvitaj en plasta sako estis kaŝitaj en la frostigilo. La patrino en siaj 30aj jaroj estas arestita kaj akuzita pro infanmurdo. La polico klarigis, ke la patrino kaj ŝia edzo jam havis tri infanojn, kiam ŝi denove gravediĝis, kaj ke ŝi murdis la novnaskitojn pro timo pri la financaj malfacilaĵoj. La geedzoj ne perlaboras sufiĉe da mono kiel pertelefonaj konsilistoj, pro kio pliaj infanoj iĝus superŝarĝo en la vivtenado de la familio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|