LingvoARAVRITHibrida skribsistemo povus alproksimigi hebreojn kaj arabojn en IsraeloPer aŭdaca kaj noveca ago pri kultura unuigo la israela grafikisto Liron Lavi Turkenich kreis en la lastaj jaroj la skribsistemon Aravrit, nekutiman kombinon de arabaj kaj hebreaj literoj. Ĉi tiu lingva fuzio, naskiĝinta kadre de ŝia tezo pri arto kaj dezajno, prenis sian nomon de la kunigo de la vortoj „araba” kaj „hebrea” kaj estas signifoplena paŝo por la antaŭenigo de interkultura kompreno kaj kunvivado en unu el la plej malfacilaj areoj de la planedo. La inspiro venis al Turkenich, kiu mem ne parolas la araban, unuafoje en ŝia naskiĝurbo Ĥajfo, loko de diverseco, kie pluraj lingvoj nature renkontiĝas: en la urbo kun ĉirkaŭ 10 % de la loĝantaro konsistanta el palestinanoj kun israela civitaneco estas normale vidi la hebrean kaj la araban (proksime de la angla, kiel la leĝo postulas) flanko ĉe flanko sur restoraciaj manĝkartoj aŭ oficejaj ŝildoj. Ŝia konscio pri la potenca kapablo de lingvobaro por malhelpi aŭ malfaciligi dialogon inter diversaj komunumoj instigis ŝin unuigi iamaniere la du skribsistemojn, demandante sin, ĉu estus eble krei imagan ponton inter la du lingvoj, anstataŭ fatalisme akcepti ian daŭran disiĝon inter la du komunumoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO kaj redaktoro de la lingva rubriko
|