LeterojMi komprenas vin, NetanjahuMi komprenas vin, Netanjahu. Via frato estis mortigita de araboj. Kaj verŝajne tie fontas via malamo al ĉio nejuda. Sed ĉu la plej fama inter ĉiuj judoj, tiu el Nazareto, ne diris: „Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian”? Forgesu ĉion pasintan. Vivu pace kun viaj najbaroj. Nur unu sekundon da racio vi bezonas, por ke milionoj da judoj kaj ne-judoj povu vivi, ne morti ... Maria MOLDOVAN
Rumanio
|