LibrojElvokanta, provokanta kaj spicanta verko de CalvinoEn literaturo, same kiel en fiziko, denseco donas al la korpoj pli da pezo, sed se en la dua fako tio estas mezurata per pesilo kaj samstilaj aparatoj, en Literaturo denseco ĝenerale rezultigas verkojn, kies malplilongeco estas inverse proporcia al la energio kaj atento postulataj de la leganto. Tio signifas, ke, kvankam verkoj kiel Iliado kaj Eneido estas ja longaj, oni povas legi ilin eĉ kun dekono de la strebo necesa por legi ekzemple Kafka aŭ Borges. (Sed se vi volas densecon kaj longecon, jen por vi Dostojevskij kaj Cortázar: amuziĝu!) Inter la elementoj kontribuantaj al tiu denseco estas unu, kiun oni neniel povas neglekti, tio estas, la emo referenci en unu verko diversajn aliajn, kun kiuj, iel ajn, la teksto dialogas, ĉu ĉar tiuj inspiris la aŭtoron mem, ĉu ĉar iliaj temaroj rilatas inter si, ĉu pro iu alia kialo, ekzemple, elmontri ke la aŭtoro havas ian „bagaĝon”: ke li legis kaj konas gravajn aŭtorojn kaj tial povas preni certan lokon inter ili, ĉar ankaŭ li havas ion dirindan. Tio en si mem estas nenia problemo, tamen fakto estas, ke tio, kio dekomence estis literatura rimedo, fariĝis, ekde la dua duono de la 20a jarcento, preskaŭ deva en ĉiu verko, kiu celas iĝi respektinda antaŭ la specialiĝinta kritikistaro: preskaŭ ĉiu nova aŭtoro devas citi, mencii kaj elmontri, ke iamaniere li estas influita de iu kaj „kvazaŭ genealogie” partoprenas en aŭ estas heredanto de iu beletra grupo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fernando PITA
Italo Calvino: Palomar. El la itala tradukis Nicolino Rossi. Eld. Itala Esperanto-Federacio, Milano, 2023. 94 paĝoj. ISBN 978-88-96582-29-9.
|