MedioDILEMELa itala paradokso pri elektraj aŭtojLa alveno de elektraj aŭtoj, ekaperintaj en la lastaj jaroj kaj iĝantaj pli kaj pli oftaj ĉefe en la okcidenta mondo, ŝajnas mejloŝtono modifonta la estontecon de moviĝado en la tuta mondo. Tamen, ĉiu nacio havas sian propran vojon kaj siajn proprajn ecojn kaj ritmojn rilate al plena akcepto de tiu ĉi noveca kaj ekologia teknologio. Oni konsideru Italion, landon, kiu spite al klare kreskanta entuziasmo de lokanoj pri elektraj aŭtoj, troviĝas en ia paradoksa situacio kompare al aliaj eŭropaj landoj. Elektremo kontraŭ efektivecoLaŭ pasintjara esploro nomata Mobility Consumer Index (MCI) 2023, kiu konsideris la situacion pri 15 000 homoj en 20 evoluintaj landoj inkluzive de Barato, ĝis 70 elcentoj de la italoj sin deklaras emaj aŭ jam tute pretaj aĉeti elektran aŭton, tuj post Ĉinio kaj multe super la ĝenerala monda averaĝo de 55 elcentoj. Tamen, tiu ĉi teoria entuziasmo de la itala loĝantaro ne ŝajnas trovi facilan vojon al baldaŭa praktika realiĝo sur la italaj stratoj: nur 3,6 % de la totala vendo de aŭtomobiloj fakte rilatas al elektraj veturiloj, dum centreŭropaj landoj kiel ekzemple Francio kaj Germanio troviĝas jam je ĉirkaŭ 14-15 %. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jacopo PIGRO
Italio
|