Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Senefikaj bariloj

En la pasinteco landoj emis protekti sian teritorion kontraŭ malamikaj invadontoj. Hodiaŭ riĉaj landoj provas protekti sin plej ofte kontraŭ rifuĝintoj, kiuj fuĝas de siaj propraj landoj, ĉu pro ekonomiaj, ĉu pro sekurecaj kialoj. La rimedoj, kiujn oni uzas por malstimuli tiajn invadojn, estas ofte sensukcesaj. La Granda Muro de Ĉinio estis ekonomie noca kaj en 1644 tute malsukcesa, kiam Ĉinio estis invadita. En sia kampanjo en 2016 Donald Trump fanfaronis, ke li konstruigos muron inter Meksiko kaj Usono por malhelpi la enfluon de kontraŭleĝaj enmigrantoj kaj ke Meksiko pagos la koston. En la kampanjo por la brita referendumo en 2016 pri „Briteliro” (t.e. por forlasi Eŭropan Union) la eliremuloj apelaciis al la timo de multaj britoj, ke enmigrado estas noca por la britaj ekonomio kaj kulturo kaj devas esti forte reduktita.

La usona muro

Kio okazis al Usono kaj Britio post 2016? En Usono, parto de la muro promesita de Trump estas konstruita (pagis Usono!) sed nur por simbole kaj parte plenumi la politikan promeson. Ĝia ekzisto neniam havis sencon: en la pasinteco multaj homoj el Mez- kaj Sud-Ameriko venis kiel turistoj kaj neniam reiris al siaj landoj post la senvalidiĝo de siaj vizoj. Pluraj milionoj da kontraŭleĝaj enmigrintoj loĝas en Usono jam de pli ol dek jaroj. Tage (jes, ĉiutage!) averaĝe Usono enskribas 2200 laŭleĝajn enmigrantojn dum ĝis 5000 envenas kontraŭleĝe – el ili nur parto estas elpelata. En 2021 rekorda nombro de ĉirkaŭ 1 700 000 personoj estis haltigita ĉe la suda landlimo, kio supozigas, ke centmiloj da aliaj trapasis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Diccon MASTERMAN

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Diccon Masterman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-31