LibrojElementaj ingrediencoj tamen donas ĝuonLa bulgaro Julian Modest fakte starigis skolon en la esperanta rakonta literaturo: li aperigis ĉirkaŭ dek romanojn, kiuj karakteriziĝas per naiva intrigo, detala priskribo de la persona aspekto de la rolantoj, fino ne ĉiam precize konturita, tiel ke la leginto povas mem konstrui du-tri malsamajn kaj ĉiu el ili perfekte kongruus kun la ĝistiamaj paĝoj. Pluraj recenzoj, troveblaj per la paĝaro Originala Literaturo Esperanta prizorgata da Sten Johansson, konfirmas la suprajn asertojn. Ingrediencoj elementajLa nuna romano estas tamen alia. La medio estas mezburĝa, ĝi povas esti tiu de la nuna Bulgario, sed fakte neniel difinebla per etna situigo; ĝi same povus esti en okcidenta Eŭropo. Ingrediencoj estas elementaj: Ana estas vidva instruistino, kiu devas sola prizorgi du geknabetojn (sed laŭbezone helpas la vivantaj gepatroj loĝantaj en alia urbo); Vesela estas amikino senfamilia engaĝita en mediprotekta movado; viro eventuale aperanta kiel ebla edzo por la vidvino adaptiĝas al la tradicia prezento al ŝiaj gepatroj. Kompreneble, ankaŭ la amikino havas siajn ĉarmojn, siajn allogojn, kaj viroj ne restas indiferentaj antaŭ ŝi. Sed okazas du gravaj eventoj, kiuj ĵetas Anan en maltrankvilon sombran, kun la demando, ĉu nova amo povas rivali kun tiu pludaŭranta por la forpasinta edzo, kaj ĉu ŝi konsideru, ke oni jam sufiĉe konas viron post laŭgrada alproksimiĝo per kunaj manĝoj en restoracio (pagas ĉiam la viro) aŭ irado al spektaklo ĝis malfrua vespero, aŭ per longaj promenadoj, kie ŝi parolas sinmalferme pli ol li. Ĉu Ana supozu, ke doktoro kondutas tiel, aŭ ĉu ŝi devas ankoraŭ pripensi, sperti, eventuale pensi pri kuna vivo en nova familio kvaropa? La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Carlo MINNAJA
Julian Modest: Printempa teruro. Eld. Eldonejo Libera, 2024. 84 paĝoj. ISBN 978-1-4457-5054-5.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|