MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Frostkonservado en Eŭropo: pionira projekto

Tomorrow Biostasis, fondita en 2019 de la germana kuracisto Emil Kendziorra, estas la unua eŭropa kompanio proponanta frostkonservadajn servojn. Ĝia sidejo estas en Berlino, kaj ĝia operacia centro situas en Rafz (Svislando). La celo? Frostkonservi la korpojn de ĵus mortintaj homoj, gardante ilin en likva nitrogeno je -196 celsiaj gradoj, esperante, ke estontaj medicinaj progresoj ebligos revenigi ilin al la vivo.

La procedo de frostkonservado devas nepre komenciĝi ene de unu horo post ies morto, por eviti ĉelajn damaĝojn. La senviva korpo estas traktata per torakaj kunpremoj kaj enkonduko de oksigeno dum la transporto en speciala ambulanco, kaj ĝi poste estas mergata en glacion. En Rafz, la sango en la korpo estas anstataŭigata per miksaĵo de kontraŭfrosta likvaĵo kaj kemiaĵoj por konservi la organojn, per procedo nomata vitrigo. Poste, la korpo mergiĝas en likvan nitrogenon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-27