MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KUBO

Plia altkvalita plur-uza kuracilo el Kubo

Kadre de unu el la semajnaj renkontiĝoj inter sciencistoj kaj sanspertuloj okazinta en majo 2024 en la Palaco de la Revolucio la kuba prezidanto Miguel Díaz-Canel Bermúdez enkondukis oficiale la kuracilon Biomodulina T en la primaran sanservon de la lando, konsiderinte la sukcesajn rezultojn de pluraj klinikaj provoj rilataj al ĉi tiu noveca medikamento. Tiun decidon li prenis, post kiam tuta serio da freŝaj esploroj klare konfirmis la preventan efikecon de la kuracilo precipe sur tiel nomataj akraj spiraj infektoj (ASI-oj).

Prezidanto Díaz-Canel komentis, ke temas pri plia altkvalita kuracilo el Kubo, kiu estas tre utila precipe por infanoj trafitaj de spiraj problemoj kaj por la maljunularo. La rezultoj de priaj testoj estas aparte kuraĝigaj en nacio, kiel Kubo, spertanta daŭran maljuniĝon de la loĝantaro. La prezidanto esprimis ankaŭ la esperon, ke oni laboros kun lerteco je plia evoluigo de la kuracilo je la lumo de la larĝa potencialo, kiun ĝi havas, kaj de la eblecoj pri eksportado eksterlanden.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02