Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Ekonomio

OPINIO

Kiuj estas la plej riĉa kaj la plej malriĉa landoj?

Komence de majo de ĉi tiu jaro, la internacie disvastiĝinta faka gazeto Global Finance Magazine 1 publikigis la lastan eldonon de la rangotabelo de la plej riĉaj landoj en la mondo, bazitan sur la malneta enlanda produkto (MEP) je unu loĝanto. Sian unuan lokon en la antaŭa jaro defendis Luksemburgo kun MEP 143 743 dolaroj je loĝanto. La lastan lokon atingis Sud-Sudano kun MEP de 455 dolaroj. Jen kelkaj mallongaj ekonomiaj kaj personaj konsideroj, kiujn la leganto povas dedukti el la nomita rangotabelo de la landoj.

La mezurado de la riĉeco de unuopaj landoj tra la mondo tute ne estas facila. Unu el la relative precizaj metodoj estas la komparo de MEP je unu loĝanto, kio ebligas komparon inter landoj kun diversaj nombroj de loĝantaro, t.e. grandaj kaj malgrandaj landoj. Kvankam ĉi tiu statistika indikilo ne estas tute perfekta, ĝi tamen ilustras la socian riĉecon, pri kiu disponas ĉiu homo en konkreta lando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-27