MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

EVENTOJ

Vojaĝu tra vortoj kaj kulturoj

Ĉu vi estas pasiulo pri lingvoj kaj revas mergi vin en tutan maron da vortoj kaj plej diversaj kulturoj? Se jes, verŝajne vi volos malkovri kelkajn el la plej gravaj eventoj dediĉitaj al poliglotoj tra la tuta mondo. Jen eta gvidilo al vere vizitindaj rendevuoj por ĉiu lingvoŝatanto.

Polyglot Gathering

Ni komencu per Polyglot Gathering, vera festo de lingvoj, kiu ĉefe okazas en Eŭropo, kun plej freŝaj aranĝoj en Bratislavo (Slovakio) kaj Teresino (Brazilo). Ĉi tiu evento distingas sin per sia amikeca kaj neformala etoso. Imagu vin en loko, kie vi povas partopreni prelegojn, atelierojn kaj lingvajn ludojn, ĉio ĉi dum vi konatiĝas kun homoj, kiuj kunhavas vian saman pasion. Ĉiujare, ekde 2014, ĉirkaŭ 500–600 partoprenantoj kunvenas por sperti ĉi tian unikan aventuron. La kostoj? Sufiĉe atingeblaj, kun biletoj kostantaj inter 150 kaj 200 eŭrojn, kaj diversaj rabatoj por studentoj kaj fruaj antaŭmendantoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la lingva rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02