MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

INTERNACIAJ RILATOJ

Insuletaj evolulandoj: Novaj ambicioj por kunlaboro

De la 27a ĝis la 30a de majo 2024 okazis en Sankta Johano, la ĉefurbo de la malgranda insulŝtato Antigvo kaj Barbudo, la kvara internacia pintkunveno de la insuletaj evolulandoj, kiuj estas konataj en diplomatio kaj amaskomunikiloj sub la angla mallongigo SIDS 1. Ĉi tiu informo vekis la intereson de la monda publiko, kaj ĝi meritas pli proksiman klarigon en pli vasta diplomatia kaj historia kunteksto. Jen kelkaj mallongaj konsideroj.

Komunaj trajtoj

La insuletaj evolulandoj havas multajn komunajn trajtojn: ili estas malgrandaj laŭ la areo, havas malaltan nombron de loĝantaro, malproksimaj kaj izolitaj teritorioj ofte situas tre malalte super la marnivelo, ili havas limigitajn naturajn rimedojn kaj krudaĵojn, fragilajn kaj vundeblajn ekosistemojn, ekzistas ĉe ili alta probablo de naturaj katastrofoj (ekz. tropikaj ciklonoj, cunamoj), ili dependas de eksterlandaj komerco kaj turismo ktp. Ne mirinde do, ke ili estas speciala ekzemplo de daŭripova evoluo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-27