Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Indas defendi Assange (kaj ne nur)

Artikolo 19 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke „ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj”. Sed, eĉ se la deklaracio simbolas la laboron kaj celojn de Unuiĝintaj Nacioj, multfoje libera kaj sendependa ĵurnalismo konfliktas kun nacia sekureco kaj milita propagando.

Armeaj protokoloj

Bona ekzemplo estas Julian Assange, la aŭstralia aktivulo kiu, per siaj scioj pri komputila sekureco, partoprenis en la publikigo de informoj rilataj al la nacia sekureco de Usono, kiel protokolaj dosieroj de la usona armeo dum la milito de Afganio kaj Irako dum la 2000aj jaroj. Li estis unu el la homoj, kiuj fondis WikiLeaks, kiu ebligas al homoj la publikigon de informoj kaj dosieroj, kiujn la tradiciaj amaskomunikiloj ne publikigus. WikiLeaks kolektis aktivulojn el la tuta mondo, kiuj ekposedis konfidencajn informojn el diversaj registaroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-29