MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

RUSIO

Tatario: novaj limigoj al aŭtonomeco

Dum telefona renkontiĝo la rusia prezidanto Vladimir Putin respondis rekte al demandoj de la civitanoj. Li multfoje laŭdis la situacion en Tatario kaj ĝiajn eksan kaj nunan estrojn, Mintimer Ŝajmijev kaj Rustam Minniĥanov. Tio videble kontraŭas aliajn agadojn de Kremlo, kiuj celas limigi la aŭtonomecon de la tatara respubliko, tuŝante samtempe la prestiĝon kaj aŭtonomecon de Tatario. Antaŭ nelonge la centraj aŭtoritatoj senigis Rustam Minniĥahov je la rajto uzi la titolon de prezidanto.

Evoluo en la rilatoj

Rustam Minniĥanov iĝis prezidanto de Tatario en 2010. Li estas la lasta inter ĉiuj lokaj estroj en Rusio, al kiu finfine estis trudite ĉesi uzi la prezidantan titolon. Ekde februaro 2023 en oficialaj dokumentoj li estas menciita kiel „ĉefo”, en la tatara lingvo rais. La ŝanĝo estas nur ŝajne bagatela, kaj ĝi estas emblemo de grava kaj en nunaj cirkonstancoj neevitebla evoluo en la rilatoj inter la respubliko kaj Moskvo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-29