MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

PENTRARTO

Instruisto hazarde retrovis ŝtelitan pentraĵon

Mario De Luise [marjo de luize], juna instruisto pri italaj lingvo kaj literaturo el Salerno, ĉi-jare dungita en altlernejo de Amalfi, estas protagonisto de nekredebla rakonto pri pasio por arto. Dum ordinara lerneja ekskurso al la Nacia Galerio de la mez-itala regiono Markoj, ene de la Duka Palaco en Urbino la 32-jara instruisto rekonis pentraĵon ŝtelitan en la urbeto Nocera Inferiore (provinco Salerno) en 1983. Li poste informis la policon kaj ja konfirmiĝis, ke la pentraĵo estas La dekrucigo fare de Angelo Solimena.

Kvankam li instruas la italajn lingvon kaj literaturon, Mario De Luise havas profundan pasion ankaŭ por arto, transdonitan al li de aliaj membroj de lia familio. Li tuj rekonis la stilon de Angelo Solimena, kiun li studis zorge dum sia universitata kleriĝado. Tio lin tre emociis, kaj la rapida konfirmo pri la aŭtentikeco de la pentraĵo plenigis lin per ĝojo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02