MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KLIMATŜANĜIĜO

Venezuelaj glaciejoj ne plu

Glaĉeroj – riveroj de glacio formataj el longtempa neĝa precipitaĵo, kunpremata en dikaj masoj da glacio – esence gravas en la hidrologia ciklo kiel akvorezervoj kaptantaj parton de la jara precipitaĵo, okupante pli ol 75 procentojn de la dolĉakvo de la planedo. Ilia pluvivado dependas de la kvanto de glacio, kiu degelas, same kiel de la kvanto de nova neĝo, kiu falas kaj restas sufiĉe longe por formi glacion. Ĉu Venezuelo havas ilin?

Ĉar Venezuelo estas tropika lando kun diversaj klimatoj kaj pejzaĝoj, estus malfacile kredi, ke ankaŭ glaciejoj ekzistas en tiu ĉi diverseco. La anda montoĉeno troviĝas en okcidenta Sud-Ameriko, trairante la landojn Argentino, Ĉilio, Bolivio, Peruo, Ekvadoro kaj Kolombio, finiĝante en la anda regiono de Venezuelo (subŝtatoj Tachira, Merida kaj Trujillo).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02