MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

AKTUALE

La verkisto, kiu defiis la komunisman reĝimon

La 1an de julio 2024 forpasis, 88-jara, la eminenta albana verkisto Ismail Kadare. Li estas jam konata mondskale pro dekoj da romanoj, tradukitaj en 45 lingvojn, inkluzive Esperanton. Ismail naskiĝis en Gjirokastёr, urbo renoma en la suda parto de la lando, kie naskiĝis ankaŭ la eksa komunista diktatoro Enver Hoxha.

Post la studoj en la mezlernejo en sia naskiĝurbo, li plustudis pri beletro en la universitato de Tirano kaj tri pluajn jarojn en la literatura instituto je la nomo de Gorkij en Moskvo. Tie li verkis poeziaĵojn, kiuj estis eldonitaj ruslingve kaj enspezigis iom da mono por la studento. Li verkis ankaŭ novelon La urbo sen reklamoj, kiu aperis nur post la jaro 1990.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl SELIMI (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02