MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

TURISMO

La vilaĝo kun plej multaj preĝejoj

Dhёrmi [dermi] estas unu el la vilaĝoj pitoreskaj de la albana Riviero ĉe la Ionia Maro. Lastatempe oni ĝin povas atingi pli facile kaj pli rapide danke al la tuneloj malfermitaj en la monto de Llogara (nacia parko) evitante serpentuman vojon laŭ la deklivo de Kolo de Llogara.

Kiam mi, 24-jarulo, vizitis ĝin en la jaro 1969, mi estis ege ravita. Ĉe unu flanko estis la blua maro je kristalklara akvo, aliflanke la montetoj kaj tuj malantaŭe la montoj pli ol 1500 metrojn altaj. La vilaĝo antaŭ pluraj jarcentoj situis ĉeborde, kaj la loĝantoj kultivis limedojn kaj vendis ilin en la insulo Korfuo kaj aliloke. Sed piratoj el Katalunio plurfoje atakis ĝin kaj aliajn apudajn vilaĝojn, forrabis kaj masakris. Tiel la vilaĝo rekonstruiĝis sur la monteto, kie oni kultivas kutime olivarbojn, oranĝojn k.s.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl SELIMI (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02