MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ASTRONOMIO

Tunelo sur Luno

Internacia teamo de sciencistoj precipe el la Universitato de Trento (Italio) malkovris tunelon sur Luno sub la Maro de Trankvilo. Ĉi tiu esploro, kiu konfirmas hipotezojn unue faritajn antaŭ pli ol kvindek jaroj, estis publikigita en la prestiĝa scienca revuo Nature Astronomy. La studo montras, ke la tunelo tre verŝajne estas malplena kanalo el lafo. Temas pri grava geologia strukturo, kiu povus ludi rimarkindan rolon por la estonteco de kosma esplorado kaj eventuala lun-koloniado fare de la homaro.

Prilaborado de signaloj

En 2010, kadre de misio de NASA, la radaro Miniature Radio-Frequency (Mini-RF) kaptis serion da bildoj pri la luna surfaco. Lorenzo Bruzzone, la kunordiganto de la esplorado, klarigis, ke analizado de ĉi tiuj bildoj eblis danke al teknologioj disvolvitaj lastatempe ĉe la Universitato de Trento por la prilaborado de signaloj. Ĉi tiuj teknologioj ebligis identigi radiajn reflektiĝojn venantajn el specifa areo de la Maro de Trankvilo, kio indikis la ekziston de subsurfaca tunelo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29