MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

GREKIO

Enmergiĝi en la ortodoksan spiritecon

Monto Athos, konata ankaŭ kiel „Sankta Monto”, estas unika kaj fascina regiono, situanta en la nordo de la duoninsulo Ĥalkidiko en Grekio. Ĝi estas areo plena de spiriteco, vera trezoro de la kristana ortodoksa kredo. Monto Athos estas grava celo por pilgrimantoj kaj turistoj el la tuta mondo.

Unu el la plej impresaj trajtoj de la regiono estas ĝia ekskluziveco. Temas pri memregata kaj sendependa regiono, konata neoficiale kiel Monaĥa Respubliko de Monto Athos. Ĝi estas loĝata nur de monaĥoj. Al virinoj kaj inoj de aliaj specioj (inkluzive de inaj hundoj kaj aliaj mamuloj!) oni ne permesas viziti la areon por konservi la necesan spiritan koncentriĝon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio


Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la rubrikoj Lingvo kaj Scienco.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29