Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Mallonga sed densa rakonto pri la avangardo de ĉiuj retroiroj

Kiam esperantistoj volas disvastigi nian lingvon, ĝenerale ili troigas la avantaĝojn de Esperanto. Bedaŭrinde, ne malofte iuj pli entuziasmigitaj homoj eĉ mensogas pri ili. Tamen, unu aferon oni ne troigas: Esperanto ja malfermas pordojn al aliaj kulturoj. Rilate literaturon, tio okazas, ĉu per aliro al tradukoj de beletraĵoj el lingvoj tute ne lerneblaj en la lokoj, kie oni vivas, ĉu per faciligo de lernado de tiuj lingvoj. Por mi mem okazis ambaŭ aferoj rilate la italan literaturon.

Mi klarigu: mi estas el tiu generacio de brazilanoj, kiuj infanaĝe ankoraŭ aŭdadis en radio la italajn kanzonojn de Gigliola Cinquetti, Gianni Morandi kaj aliaj; eĉ tiam mi povis percepti la similecojn inter la portugala kaj la itala, sed vere la paroloj de tiuj kanzonoj estis pli divenitaj ol komprenitaj, ĉar en mia ĉirkaŭaĵo estis nenia eblo lerni la italan. Kompreneble, la samon oni povus diri pri ties literaturo: estis ne multaj tradukoj, kaj ĝenerale multekostaj por junuloj (kiuj devis atendi iam trovi ilin en brokantejo). Tial nur jardekojn poste mi – kaj certe aliaj – povis legi verkojn de aŭtoroj kiel Pier Paolo Pasolini, Umberto Eco, Italo Calvino kaj Alberto Moravia, por mencii nur la plej internacie konatajn italajn verkistojn de la pasinta jarcento.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Fernando PITA
Antonio Tabucchi: Asertas Pereira. El la itala tradukis Perla Martinelli. Eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La-Chaux-de-Fonds, 2024. 143 paĝoj. Broŝuro. ISBN 3-906595-30-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-25