MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

NOVELO

Ateliero

Minsu elhejmiĝis kaj, sen antaŭdecidi cellokon, movis sin lantapaŝe direkte al la fervojstacio. Ĉi-matene li ne emis treni siajn pezajn krurojn al la laborejo. Li deziris iomagrade revigligi sin mense kaj fizike, ĉar lastatempe lia okupo elsuĉis lian energion per lavango da kaprompaj taskoj. Fariĝis lia kutimo, anstataŭ spiti troŝarĝajn laborojn, eskapi ilin kaj libere foriri al ajna loko kiel birdo elfluginta el kaĝo.

Minsu atingis la stacidomon. Li preferas trajnveturi ol mem stiri aŭton ĉar, ne ĝenate de trafika pelmelo, eblas mediti rigardante eksteren al serena pejzaĝo, kiu senĉese ŝanĝadas la scenojn fenestre kadritajn. Kien do drivu la vagantaj spirito kaj korpo hodiaŭ?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29