Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Pacdetrua registaro

La israela registaro de ĉefministro Netanjahu aprobis grandan teritorian ekspansion en Cisjordanio, konfiskante 12,7 kvadratajn kilometrojn da tero en la Valo de Jordanio por establi novajn setlejojn. Ĉi tiu ago estas vaste kondamnita de la internacia komunumo, kiu konsideras la setlejojn kontraŭleĝaj kaj barilo al daŭrigebla paco. Multaj fakuloj avertas, ke la daŭra konfisko de teroj kaj la perforta traktado de palestinaj loĝantaroj subfosas la bazon por ajna estonta interkonsento inter Israelo kaj Palestino.

Estas notinde, ke la nova konfiskita tero troviĝas en areo kie, eĉ antaŭ la eksplodo de la milito inter Israelo kaj Hamaso, la setlejanoj provis forpeli la palestinanojn. Sub la registaro de Netanjahu kaj setlantoj kaj soldatoj intensigas timigadon kaj perforton kontraŭ cisjordaniaj palestinanoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Tommaso MELACOTTE
Italio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tommaso Melacotte el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-02