Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Mire pri Monato

Leginte la lastajn numerojn de MONATO (junio, julio 2024) mi iom miris pri la nombro de artikoloj verkitaj de italoj. Bonege, pensas mi, ke Esperanto viglas en Italio (se artikoloj verkitaj de italoj spegulas la viglecon en Italio ...) Sed, mi demandis min, ĉu mankas al MONATO aliaj kontribuantoj? Tamen, mi gratulas MONATOn pro la sinsekvaj artikoloj de Julius Hauser pro lia internacia vidpunkto.

Alia motivo por miri: du artikoloj pri nuklea industrio! La unua Formi la estontecon (2024-08/09, p. 14) alportas nenion al la leganto, nur spegulas registarajn politikojn, sen ia ajn mencio de danĝero de tiu industrio. La dua Radioaktiva rubo, kien? (samnumere) donas pli da konkretaj informoj kaj levas demandon pri la estonteco. Ĉu vere indas enterigi tiom danĝerajn rubaĵojn? Estus interese legi kontraŭan opinion en MONATO.

Pierre GROLLEMUND
Saint-Étienne

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29