Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Atenco, kiu povus ŝanĝi Germanion

Germanio, en aŭgusto 2024: la lando ĝojas pri la varma somero, la germana socio diskutas pri la malbonaj rezultoj de germanaj olimpiaj sportistoj en Parizo, kaj la germanan politikon dominas la migradkrizo kaj la rezultoj de la balotoj en la landoj Saksio kaj Turingio, kie nun fortas la ekstremdekstra AfD (Alternativo por Germanio) kaj la nova, maldekstrem-konservema BSW (Alianco de Sahra Wagenknecht, iama ĉefpolitikisto de la maldekstremuloj). En Solingen, urbo situanta en la okcident-germana lando Nordrejn-Vestfalio, ne for de ties ĉefurbo Düsseldorf, fine de aŭgusto okazis jubilea urbofesto kun la slogano „festo de diverseco”. Dum tiu festo, vendredon la 23an de aŭgusto, kulminis la politike streĉita situacio en Germanio: azilpetanto sen restadpermeso en Germanio per tranĉilo atakis personojn dum festa koncerto. Tri personoj mortis, aliajn sep personojn li parte forte vundis. La atencinto nelaŭleĝe venis al Germanio el Sirio tra Bulgario. Li fuĝis de la tiel nomata „Islama Ŝtato” sed en Germanio plenumis islamisman atakon je ties nomo. La kronologio de la okazintaĵoj estas sinsekvo de skandaloj kaŭzitaj de la neregata germana migradpolitiko. Tio estis la lasta brikŝtono en la balotkampanjo de AfD, sed ankaŭ de BSW.

Historio de la atencinto

La historio de la siria azilpetanto Issa al Hassan, la plenuminto de la atenco de Solingen, ŝajnas esti tipa por multaj okazoj de nelaŭleĝe envojaĝintaj azilpetantoj en Germanio: li venis en Eŭropan Union el Sirio kaj Turkio uzante la tiel nomatan „balkanan itineron”. La unua EU-ŝtato dum lia fuĝado estis Bulgario, kaj laŭ la reguloj de la dublina interkonsento pri fuĝintoj Bulgario nun respondecus pri la tuta azilpeta proceduro. Issa al Hassan tamen ne intencis resti en Bulgario kaj do ne petis azilon tie. Lia celo estis Germanio, kaj tiel li tra Serbio, Hungario kaj Aŭstrio vojaĝis ĝuste tien. En Germanion li kontraŭleĝe alvenis komence de 2023 kune kun tri aliaj akompanantoj kaj petis tie azilon. La germanaj aŭtoritatoj tamen rifuzis tion, ĉar respondecis Bulgario kiel la unua EU-ŝtato, en kiun Issa al Hassan eniris. Kaj kvankam li multfoje provis konvinki la germanajn aŭtoritatojn pri la bezono de azilo ĝuste en Germanio (i.a. li nepruveble asertis, ke liaj familianoj vivas tie, kaj ke en Sirio li timas la Islaman Ŝtaton), la germanaj aŭtoritatoj kontaktis siajn bulgarajn kolegojn, por ke ili transprenu lin reen, kaj la bulgaroj konsentis. Jam en februaro de 2023 Issa al Hassan ricevis sian transŝovadinformon, kaj kvankam li prezentis sian aferon en la respondeca administra juĝejo de la germana urbo Minden, li havis neniun ŝancon ŝanĝi la decidon de la germanaj aŭtoritatoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Martin PTASIŃSKI
Germanio



MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Ptasiński el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29