MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

ANALIZO

Ĉinio kaj Afriko plifortigas strategian partnerecon

De la 4a ĝis la 6a de septembro 2024 okazis en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, la naŭa ĉina-afrika pintkunveno, kiu estas konata en amaskomunikiloj kaj diplomatio sub la angla mallongigo FOCAC 1. Ĉi tiu pintkunveno vekis intereson de la monda publiko, politikologoj kaj diplomatoj pro sia graveco por la estonta disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Ĝi meritas pli detalan klarigon. Jen kelkaj mallongaj pripensoj en diplomatia kunteksto.

Partnereco laŭ Ĉinio

La koncepto de partnereco aperis en la ĉina diplomatio post la fino de la Malvarma Milito. Ĉinio starigis sian unuan strategian partnerecon kun Brazilo en 1993. Ekde tiam, konstruado de diversaj partnerecoj (ekz. ne-strategia partnereco, strategia partnereco, strategia koopera partnereco, kompleksa strategia partnereco, kompleksa strategia partnereco de kunlaboro ktp.) fariĝis unu el la plej gravaj dimensioj de la ĉina diplomatio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29