LeterojMEP en LuksemburgoEn interesa artikolo en MONATO 2024/08-09, p. 20 Julius Hauser konstatas, ke Luksemburgo estas la plej riĉa lando laŭ malneta enlanda produkto (MEP) je unu loĝanto. Al liaj klarigoj indas aldoni ion, pri kio Eurostat (Eŭropa Statistika Oficejo) avertis, kaj kio komplikas la interpreton. Unu grava kaŭzo de la granda MEP je unu loĝanto de Luksemburgo estas la granda nombro da homoj, kiuj loĝas en Belgio, Germanio aŭ Francio, sed ĉiutage veturas al Luksemburgo por labori. Ili kontribuas al la MEP de Luksemburgo, sed ne estas inkluzivigitaj en la denominatoro, kiam MEP je unu loĝanto estas kalkulata. La malneta enlanda enspezo, MEE, estas parenca mezuro, kiu eble estas pli bona mezurilo de „riĉeco”. Principe, se oni al MEP aldonas salajrojn kaj kapitalenspezojn el eksterlando kaj subtrahas tiajn enspezojn, kiuj iras al eksterlando, rezultas MEE. La tutmonda MEE egalas al la tutmonda MEP, kaj por la plej multaj landoj la MEE estas proksimume same granda kiel la MEP. Sed por Luksemburgo la MEE egalis al nur 71 procentoj de la MEP en 2020. La ĉefa kaŭzo estas la sendado de salajroj al ĉiuj, kiuj loĝas en najbara lando, sed laboras en Luksemburgo. Bo SANDELIN
Svedio
|