MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ARMENIO

Fridtjof Nansen kaj la nansenaj pasportoj

Fridtjof Nansen (10 oktobro 1861 – 13 majo 1930) estis norvega arkta esploristo, doktoro pri zoologio, fondinto de moderna sciencfizika oceanografio, politika kaj socia aganto, humanisto, filantropo, laŭreato de Nobel-premio pri paco en 1922. Je lia nomo estas nomitaj geografiaj kaj astronomiaj objektoj, ekzemple kratero ĉe la luna norda poluso.

Nansenaj pasportoj

Tamen Nansen havis ankaŭ diplomatian rolon. La lastaj jaroj de lia vivo estis ligitaj kun laboro en la Ligo de Nacioj. De 1921 li okupiĝis pri problemoj de fuĝintoj kiel Alta Komisiito de la Ligo. Danke al lia peno pri plibonigo de rilatoj inter Eŭropo kaj Sovetia Rusio sukcesis helpo al malsatuloj de la volga regiono de Rusio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Lida ELBAKJAN
korespondanto de MONATO en Armenio


Lida ELBAKJAN estas geografo, patentologo, instruistino de Esperanto. Eksprezidantino de Armenia Esperanto-Asocio. Nun ŝi estas reprezentanto kaj sekciestro de ILEI en Armenio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakjan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-30