LeterojMensoga resumoMi estis vere ŝokita pro la mensoga resumo pri la politiko de la Nova Popola Fronto: „Ĉi tiu programo resumiĝas al pli da elspezoj ol enspezoj” (MONATO 2024/10, p. 3-4). Tiu programo male estis subtenata de Esther Duflo, Nobel-premiito pri ekonomiko, kaj de pli ol 300 ekonomikistoj, kiuj subskribis deklaron por montri sian aprobon pri la programo de la Nova Popola Fronto pri ekonomiko. Dankon pro aperigo de korekto pri tiu „eraro”, kiu vere similas al la propagando de la dekstraj partioj. Virginie HARLET
Francio
|