MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

INTERVJUO

Afriko: vojoj al nacia sendependeco en Ganao kaj Tanzanio

La potencialo de la ŝtato en produktado, distribuado kaj kreo de dungado estas fundamenta aspekto por la nacia memsufiĉo kaj evoluoplanado en Afriko. Interrete ni trovis artikolon pri tiu temo de doktorino Akua O. Britwum, asocia profesoro pri „Laboresploroj kaj Homaj Rimedoj” ĉe la Universitato de Kaba Marbordo 1 en Ganao. Ŝi ekzamenis diversajn manierojn de plenumado de la ekonomiaj kaj sociaj evoluoplanoj en Ganao kaj Tanzanio en la postkolonia pasinteco. Por la legantoj de MONATO ni aranĝis interretan intervjuon kun ŝi.

MONATO: Ni komencu per ĝenerala demando pri via studo „Post-sendependeca evoluoplanado en Ganao kaj Tanzanio: Agrikulturo, virinoj kaj konstruado de la nacio.” 2 Kiel ĉi tiu esplorado ekestis? Kio inspiris ĝin?

Mi estis partoprenanto de la projekto „Postkoloniismo hodiaŭ”, kiu celis rerigardi al frua sendependeca Afriko por studi la progresemajn politikojn, el kiuj ni povus lerni pri nia aktuala socio. Post la fiasko de la novliberalisma ĝustigo kaj ĝia fina disfalo, ni eniris periodon de malespero. Struktura ĝustigo sub novliberalismo okazis surbaze de la supozo ke la ŝtato ne havas rolon en ekonomio, do okazis rektaj privatigoj de ŝtataj entreprenoj aŭ publikaj servoj estis administrataj laŭ merkataj reguloj. Ni eniris epokon, en kiu la homoj sin demandas ĉu afrikanoj havas la kapablon ŝanĝi siajn vivojn. Ĉi tiu projekto inkluzivis sukcesajn eksperimentojn, kiuj metis nin sur vojon por konstrui niajn proprajn naciojn, rifuzante la okcidentan kapitalisman modelon. La ideo estis reakiri registarajn politikojn, kiuj celas sekvi alternativojn, kompreni ĉi tiujn spertojn kaj lerni el ili por konstrui niajn hodiaŭajn sociojn.

MONATO: Kiel ĉi tiu esplorado kongruas kun via studfako?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

MONATO: Via studo prenas klaran sociekonomian kaj politikan pozicion pri novliberalaj mekanismoj en la internaciaj politikoj. Ĉu tio estas strikte rilata al la kolonia pasinteco de viaj landoj? MONATO: Vi skribas en via studo „Mia celo estas esplori kiel la Sepjara Evoluoplano (1964) de Ganao kaj la celoj en la Deklaro de Aruŝo (1967) de Tanzanio celis transformi sociajn kaj ekonomiajn rilatojn ene de hereditaj koloniaj strukturoj”. Kio rezutis el ĉi tiu procezo por viaj popoloj? MONATO: Kia estis via sperto pri kolektivigita terkulturado en Ganao kaj Tanzanio rilate al evoluoplanado bazita sur la du naciaj ekonomioj? MONATO: El la marksisma vidpunkto de via esplorado, kiel vi imagas estontecon por alternativo kritikema al la novliberalisma socio? MONATO: Ĉu la kolektivigo de produktorimedoj estas pli urĝa aŭ dezirinda afero en Tanzanio kaj Ganao kompare kun aliaj landoj de la „suda mondo”? MONATO: Unu el la sociaj aspektoj de via esplorado temas pri virina aktivismo en koloniaj Ganao kaj Tanzanio kaj ilia mobiliza ago en post-sendependeca disvolvado. Kiel vi priskribus ilian socian kaj politikan influon?
Tommaso MELACOTTE
korespondanto de MONATO en Italio


Tommaso Melacotte estas universitata studento, ĵurnalisto kaj politika aktivulo, kiu kunlaboras kun lokaj gazetoj kaj asocioj. Ano de la Itala Esperanto-Federacio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tommaso Melacotte el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-28