MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

Britio kaj Maŭricio: longdaŭra disputo finita laŭ diplomatia vojo

La 3an de oktobro 2024 Unuiĝinta Reĝlando oficiale anoncis, ke ĝi redonos la suverenecon de la Ĉagosa Insularo al Maŭricio kadre de interkonsento, kiu, interalie, sekurigas la estontecon de la ŝlosila usona bazo armea sur la atolo Diego Garcia dum 99 jaroj. La loĝantoj de la insulo, kiuj estis elloĝigitaj, havos la rajton reveni 1. Ĉi tiu okazaĵo tuj vekis la intereson de la ĉefaj mondaj amaskomunikiloj kaj diplomatoj, kaj la tuta afero meritas pli proksiman diplomatian klarigon en pli vasta historia kunteksto.

La deklaro finis jardekojn da disputoj kaj diplomatiaj traktadoj pri la lasta brita kolonio en Afriko. La interkonsento estis atingita post 13 rondoj de traktadoj, kiuj komenciĝis en 2022, post kiam la Internacia Kortumo en Hago (Nederlando) kaj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 2019 kaj 2021 agnoskis maŭriciajn diplomatiajn pretendojn kaj defiojn al suvereneco 2. Por ke la leganto pli bone komprenu la kaŭzojn de ĉi tiu decido kaj orientiĝu en la problemaro, necesas unue doni kelkajn bazajn informojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-28