PolitikoOPINIOMikroŝtato kontraŭstaras ekstremismonEn la ĉefurbo de Albanio delonge troviĝas la ĉefsidejo (t.n. „ĉefavejo” – ĉef-av-ej-o) de ĉiuj mondaj bektaŝoj, anoj de islama sekto aperinta en la 13a jarcento, kiam Haxhi Bektash Veliu sendis al sud-orienta Eŭropo kaj Albanio la derviŝon Sari Saltik. Ekde tiam tiu ĉi starigis marabutojn (mistikulojn) ne nur en Albanio sed ankaŭ en Hungario, Rumanio kaj ceteraj landoj en Balkanio, norda Afriko kaj Proksima Oriento. Bektaŝismo povas esti konsiderata kiel la kvara religio nacia de Albanio (krom la islama, la katolika kaj la ortodoksa), ĉar 20 % de la loĝantaro apartenas al ĝi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl SELIMI (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|