MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

PERUO

Heredaĵo de polemika ŝtatestro

Amata de multaj homoj, malamata de aliaj, la 86-jara perua eksprezidanto Alberto Fujimori [fuĵimori] mortis la 11an de septembro 2024 post longa batalo kontraŭ kancero. Lia forpaso estigas intensajn debatojn nacie kaj internacie kaj markas la finon de politika epoko plena de profundaj ŝanĝoj kaj polemikoj.

Nula toleremo

Fujimori regis Peruon inter 1990 kaj 2000, periodo markita de la intensa batalo kontraŭ la terorismo de Luma Vojo (en la hispana Sendero Luminoso) kaj Revolucia Movado Túpac Amar (en la hispana Movimiento Revolucionario Túpac Amar, MRTA). Li efektivigis agreseman militan kaj polican strategion, kiu sukcesis signife redukti la perforton kaj restarigis la regadon de la lando. Tamen, ĉi tiu politiko rezultigis ankaŭ akuzojn pri malrespekto de homaj rajtoj, eksterjusticaj ekzekutoj kaj arbitraj arestoj. La 3an de novembro 1991 okazis la masakro en Barrios Altos, kie 15 homoj estis mortigitaj dum kvartala renkontiĝo. La 18an de julio 1992 naŭ studentoj kaj unu profesoro estis mortigitaj en la universitato La Cantuta pro supozataj ligoj kun Luma Vojo. Fujimori respondis al la akuzoj pri krimoj kontraŭ homeco per la argumento de nula toleremo kontraŭ terorismo, defendo, kiun li uzis por pravigi siajn agojn kontraŭ ĉiuj suspektataj civitanoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ
Peruo


Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ estas aktiva esperantisto de Perua Esperanto-Asocio kaj interpretisto de la perua gestolingvo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gustavo Villanueva Chávez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-28