LiteraturoKOREIOHan Kang: Nobel-premio por intensa poezieca prozoPost kiam Han Kang ricevis la Premion Booker en 2016, mi tuj aĉetis la premiitan romanon La vegetarano kaj unuspire tralegis ĝin, kiu ekfrapis min al ŝokiĝo. Tiam mia naiva, svaga intuicio levis aŭdacan demandon al mi, „Ĉu ŝi ne povus laŭreatiĝi per la Nobel-premio?” Kaj jes, post ok jaroj ŝi brakumis la subliman honoron. La Sveda Akademio anoncis en la 10a de oktobro 2024, ke la Nobel-premio pri literaturo estas aljuĝita al Han Kang pro ŝia intensa poezieca prozo, kiu alfrontas historiajn traŭmatojn kaj elmontras la fragilecon de homa vivo. Anders Olsson, la estro de la Nobel-komitato, komentis, ke la laŭreatino havas unikan konscion pri la interligo inter korpo kaj menso kaj inter vivanto kaj mortinto, kaj ke ŝi novenkondukis sian poeziecan kaj eksperimentan stilon en la nuntempan prozon. Han Kang, 53-jara verkistino el Koreio, tiel fariĝis Nobel-premiito pri literaturo, la unua inter koreoj kaj inter aziaj inaj verkistoj. VerkojHan Kang jam de longaj jaroj estas tutmonde konata inter literaturamantoj, kun siaj verkoj tradukitaj en dudek ok lingvojn. Ŝi debutis kiel poeto en 1993, sed tuj en la sekva jaro premiiĝis en literatura konkurso per la novelo La ruĝa velo. Poste ŝi publikigis vastgamajn beletraĵojn kiel noveloj, poemoj, eseoj, fabeloj kaj romanoj. La vegetarano, kiu publikiĝis en 2007, estas verko konsistanta el tri partoj interplektitaj. La protagonisto, obeema dommastrino, post koŝmaroj pri bestobuĉado ribelas kontraŭ sociaj normoj, rifuzante manĝi viandon kaj vekante zorgojn en sia familio, ke ŝi estas mense malsana. „Ŝi estas erotike kaj estetike ekspluatata de sia bofrato, kiu obsediĝas de ŝia pasiva korpo, kaj sinkas ĉiam pli profunden en psikozan staton,” laŭ la priskribo de la akademio. La aŭtorino esprimis sian senton pri la verko ĉe la ceremonio de la Premio Booker, „Mi penis solvi miajn senfinajn demandojn pri homaj violentoj kaj deziroj. Tio estis ofte dolora kaj malfacila afero, sed mi klopodis ĝisfine.” Aldone al la Booker-premiita romano estas aparte atentotiraj ŝiaj lastaj tri romanoj. La romano Venas knabo (2014), titolita Homaj agoj en la anglalingva versio, temas pri 15-jara mezlerneja knabo, kiu mortis fronte al la militjura armeo 1 dum la Gwangju-a Demokratiiga Movado en 1980. La aŭtorino diris, ke la libro estas verkita ne por ŝi mem, sed ke ŝi volis nur prunti siajn sensojn, ekziston kaj korpon por tiuj mortigitaj kaj postvivantaj en la incidento kaj por ties familioj. Pro la romano ŝi ricevis la Premion Malaparte en 2017. En Blanka (2016) aŭ alititole La blanka libro Han Kang fokusiĝas al la perdo de sia pliaĝa fratino, kiu mortis du horojn post sia naskiĝo. La verko enhavas 65 epizodojn, legeblajn preskaŭ kiel poemoj, en tri ĉapitroj Mi, Ŝi kaj Ĉio blanka. En la verko, „mi” supozas „ŝin” veninta ĉi tien anstataŭ „mi”, kaj „mi” renkontas tra „ŝi” „ĉion blankan” en la mondo. La koloro blanka simbolas ion, kio ne malpuriĝas, nek malpurigeblas. La verko Ni ne disiĝas (2021) temas pri la masakro de civiluloj fare de policistoj kaj soldatoj, okazinta en la insulo Jeju en 1948 kaŭze de la ideologia konflikto, kaj rakontas pri ĝia efiko sur la familion de ŝia amikino. Han Kang priskribis sian verkon aludante la titolon, „Kion mi deziras transdiri al la legantoj, tio estas la sento de senfina amo kaj la sento ne diri adiaŭon.” Ĝia franclingva versio Neeblaj adiaŭoj gajnis la Premion Médicis en 2023. Kiun verkon legi unueDemandite de la akademio, kiun el ŝiaj verkoj oni legu unue, Han Kang elektis la lastan, Ni ne disiĝas, aldonante, „Mi pensas, ke ĉiu verkisto ŝatas sian plej lastan libron. Venas Knabo rekte rilatas ĉi tiun romanon. Blanka estas verko tre persona por mi, ĉar ĝi estas aŭtobiografia. Troviĝas ankaŭ La vegetarano, sed mi opinias, ke la komenco povus esti Ni ne disiĝas.” Ŝian veran lastan verkon Al mia kara filo, tamen, nur malmulte da nuntempuloj povus legi, ĉar ĝi renkontos la legantojn post preskaŭ unu jarcento. Han Kang estis invitita en 2018 kiel aŭtoro de la norvega projekto pri la Futura Biblioteko, en kiu verkoj kolektitaj po unu ĉiujare publikiĝos nur en 2114. Ŝi esprimis sian senton elektite kiel la kvina verkisto de la projekto, „Se ni povas nomi preĝo la momenton, kiam ni devas ekmarŝi direkte al la lumo spite ĉiajn necertecojn, eble ĉi tiu projekto estas io proksima al longa preĝo, kiu daŭros cent jarojn.” Ŝia familioLa familio de Han Kang estas konata kiel literatura familio. Ŝia patro, Han Seungwon, estas verkinto de pli ol ducent libroj inkluzive romanojn honoritajn per gravaj premioj, kio sendube nutris ŝiajn talenton kaj dispozicion kiel verkisto ekde ŝiaj fruaj jaroj. Ŝi rememoras, ke infanaĝe ŝi ĉiam estis ĉirkaŭita de altaj stakoj da libroj. Han Seungwon, 85-jara kaj ankoraŭ aktiva, iam karakterizis sian filinon kiel verkiston kiu disradias siajn sentojn surbaze de tradiciaj ideoj, konfesante, ke de tempo al tempo li surpriziĝis legante ŝiajn frazojn kaj eĉ sentis ĵaluzon. Ankaŭ la du fratoj de Han Kang estas aŭtoroj de romanoj. En telefona intervjuo kun la Nobel-komitato la laŭreatino diris, ke ŝi estas tre surprizita aŭdinte la novaĵon, kaj demandite kiel festi la premion, ŝi respondis, „Mi ne trinkas alkoholaĵon, kaj tial ĉi-nokte mi kviete festos trinkante teon kun mia filo.” Sed serioze, ŝi poste deklaris publike ne okazigi gazetaran konferencon kaj admonis sian patron, ke ne estus diskrete fari ajnan festadon, kiam ĉiutage homoj estas mortigataj en militoj. 1. Militjura armeo estas armeo, kiu, kun administracia kaj jura aŭtoritato transdonita laŭ leĝa sistemo, respondecas teni publikan ordon de iu specifa regiono aŭ la tuta lando, en okazo de ŝtata urĝo kiel milito.CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. |