Spirita vivoHOMA INKLINOĈu vere ni kiel ranoj?La metaforo de la tiel nomata „boligata rano” priskribas la homan tendencon adaptiĝi, malrapide sed neeviteble, al malbonaj aŭ danĝeraj situacioj ilin ne rimarkante, ĝis la ŝanĝo fariĝas minaca aŭ eĉ neeltenebla. Precipe en la moderna socio tiu metaforo aplikiĝas al multaj fenomenoj, kiuj, kvankam komence ŝajne sendanĝeraj, iom post iom igas homojn toleri malbonajn kondiĉojn. Eksperimento kaj aludoSe oni metas ranon en malvarman akvon kaj malrapide varmigas ĝin, la rano ne sentas tujan danĝeron kaj finiĝas boligita. Tamen, se vi rekte metas ĝin en bolantan akvon, ĝi tuj provas eskapi. La eksperimento, farita en la Universitato Johns Hopkins de Baltimoro en la jaro 1882 – kadre de studo pri besta rezisto al varmo – kaj poste prenita de la fama usona filozofo kaj lingvisto Noam Chomsky kiel aludo, priskribas ĝuste, kiel funkcias ankaŭ nia nerva sistemo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Luca COSLOVICH
Italio
Luca COSLOVICH estas elektronika inĝeniero kaj doktoro pri operacia esploro. Li laboras en la energia fako kaj instruas loĝistikon en la Universitato de Triesto (Italio). Li publikigis artikolojn en internaciaj sciencaj revuoj.
|