MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

MEMORAĴOJ

Peco da tero

Dum la kontraŭjapana rezistmilito, por eviti bombadon de japanaj aviadiloj, mia avo kondukis siajn edzinon kaj du kelkjarajn filojn (miajn patron kaj onklon) al la montara urbeto Tashiyi, kiu estas la naskiĝloko de mia avino. En la urbeto ili havis nek domon nek agron, do ili luis malgrandan loĝejon kaj vivtenis sin per vendado de legomoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, ili ankoraŭ restis en la urbeto.

En 1952 mia avo forpasis. Por enterigi sian patron kaj konstruigi sian propran domon miaj patro kaj onklo, tiam plenkreskintaj, kontraŭ la tuta ŝparita mono de la familio aĉetis de loka bienulo mil kvadratmetrojn da montodeklivo ekster la urbeto. En 1953 dum la nacia agrara reformado la registaro donis al miaj patro kaj onklo teratestilon pri la de ili aĉetita montdeklivo. Sed pro manko de mono ili neniam konstruigis domon. En 1960 miaj patro kaj onklo eklaboris en gubernio Jianli trans rivero Changjiang, forlasinte la tombon de mia avo sur la dezertiĝinta montodeklivo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

YIN Jiaxin
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yin Jiaxin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-29