MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

AŬSTRIO

Gazprom ĉesigas liveradon de tergaso

Tergaso aŭ natura gaso por produkti varmon en Aŭstrio, ĉefe en la grandaj urboj estas vaste uzata de privataj personoj kaj en industrio. Dum la jaroj 2022 ĝis 2024, do dum la milito en Ukrainio, 80 % de la tergaso uzita en Aŭstrio venis el Rusio, la resto el Norvegio kaj aliaj landoj.

Lastatempe la rusa gasliveranto Gazprom ne konstante liveris gason laŭ la kontraktoj. Tial la aŭstria energikonzerno OMV turnis sin al la arbitracia tribunalo de la Internacia Komerca Ĉambro. La tribunalo verdiktis, ke Gazprom devas pagi 230 milionojn da eŭroj plus interezon al OMV pro damaĝoj. OMV decidis ne plu pagi ion al Gazprom, ĝis la postulita sumo estos nuligita per gasliveradoj el Rusio. Gazprom respondis, ke ĝi ne plu liveros gason ekde la 13a de novembro 2024.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-12-08